Brilumis, kaj la sxlirtaj melfoj
en la iejo gxiris, sxrauxis;
mizaris la maldikdudelfoj,
forfuraj ratjoj vauxis.
"Evitu, filo, Jxargonbeston!
--Ungoj kaj busx' por mord' kaj kapt'!
Evitu bombonbirdan neston!
Vin gardu kontraux Bendorapt'!"
Vorpalan glavon li elprenis,
kaj vagis post la best' vostunta;
al rabrabarbo li alvenis,
ripozis en medit' profunda.
Dum staris li, pensante sie,
la Jxargonbesto flamokula
tra nugraj arboj fajfefie
alvenis, babulula!
Jen unu! du' kaj tra kaj tro
vorpala klingo, krake-frap'!
Morto! Galopsxke la hero'
reiris kun la kap'!
"Cxu Jxargonbeston frapis vi?
Min cxirkauxbraku, luma filo!
Trofeferi'! Hej ho, hu hi!"
eksplodis gxojotrilo.
Brilumis, kaj la sxlirtaj melfoj
en la iejo gxiris, sxrauxis;
mizaris la maldikdudelfoj,
forfuraj ratjoj vauxis.
For those unfamiliar with the convention of representing Esperanto in ASCII, there is no 'x' in Esperanto. 'x' means the preceding letter has a circumflex over it. (The circumflex is the accent mark that looks like a carat '^'.)